Aliz Fényes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aliz Fényes
hungara aktorino
hungara aktorino
Persona informo
Naskiĝo 11-a de majo 1918
en Nagyvárad, Aŭstrio-Hungario
Morto 25-a de marto 2007
en Londono, Granda Britio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

FÉNYES Aliz (fe:njeŝ) estis hungara aktorino. Ŝi naskiĝis en Nagyvárad la 11-an de majo 1918 kaj mortis en Londono la 25-an de marto 2007.

Biografio kaj roloj[redakti | redakti fonton]

La patro de Aliz Fényes estis scenejdekoraciisto. Imre Kádár malkovris ŝian talenton kaj dungis ŝin al Thália Rt.. Ŝi ludis en Braŝovo, Oradea, Temeŝvaro, Târgu Mureş. Ŝi estis la plej juna Julia en hungara teatroarto (Shakespeare: Romeo kaj Julia), ŝi estis Éva en La Tragedio de l' Homo de Madách, Zília en A néma levente de Jenő Heltai, en Saint Joan de George Bernard Shaw kaj ŝi ludis la titolrolon en La sinjorino kun kamelioj de Alexandre Dumas (filo). En 1941 en Gaja Teatro en Budapeŝto ŝi ludis en Antaŭ sunmalleviĝo de Gerhart Hauptmann, la ĉefrolon en Nia urbeto de Thornton Wilder . En 1946 ŝi ludis en Transilvanio kun granda sukceso. Inter 19421944 ŝi ludis en sep hungaraj filmoj (A hegyek lánya, A láp virága, Szép csillag, Ragaszkodom a szerelemhez, Ördöglovas, Magyar kívánság hangverseny, Vihar után). Ŝi retiriĝis frue el teatro kaj kun sia familio ŝi loksidiĝis en Londono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kovács Gy..: Súgó nélkül (A Hét 1978-as Évkönyve);
  • Enyedi S.: Öt év a kétszázból (1991).